PIV · 14153
★sieĝ/i
★sieĝ/i (tr)
1 Kolekti k restadigi militistajn trupojn ĉirkaŭ fortikaĵo, por preni ĝin: oni komencis sieĝi la urbon X; k la urbo restis sieĝata ĝis la dekunua jaro de la reĝo Cidkija X.
2 (f) Ĉirkaŭi, minacante aŭ tedante: kvin aŭ ses almozpetantaj kripluloj sieĝis ĝian pordon Z; danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas – danĝero ĉesas, ni Dion forgesas Z.
sieĝo. Agado de armeo, kiu sieĝas: la sieĝo de Trojo; meti la sieĝon antaŭ urbo; ĉesigi la sieĝon. ➞ sieĝostato.
sieĝa. Rilata al sieĝo: sieĝa milito, artilerio.
ĉirkaŭsieĝi. Akcenta formo de sieĝi.
eksieĝi. Komenci sieĝon: li venis en Judujon, eksieĝis la fortikigitajn urbojn X; (f) la ekscitita popolamaso eksieĝis la preĝejon Z.