← Reen al A

PIV · 1419

aŭstralopitek/o

aŭstralopitek/o 💀 G. (Australopithecus) de fosiliaj homenoj, dupiedaj, kun cerbo ĉ. 500 cm3 volumena. En Afriko estis elfositaj pluraj sp-oj: 1) gracilaj, i.a.:
afara aŭstralopiteko (A. afarensis), de -3,9 ĝis -2,5 milionoj j, al kiu apartenas la skeleto de Lucy;
afrika aŭstralopiteko (A. africanus), de -3 ĝis -2 milionoj j; 2) fortikaj, i.a.
fortika aŭstralopiteko (A. robustus, sin. Paranthropus r.) de -2,2 ĝis -1,4 milionoj j. parantropo.