PIV · 14252
sinekdok/o
sinekdok/o ♧ Vortfiguro konsistanta en la interŝanĝo de du vortoj, kiuj havas malsaman signif-amplekson, ekz. interŝanĝo de la speco k la genro («la mortidevuloj» anst. «homoj»), la parto k la tuto («ni ekvidis 30 velojn» anst. «ŝipojn») ktp.