← Reen al S

PIV · 14270

sinkron/a

sinkron/a
(pp evolua fenomeno) Okazanta samtempe: la transiro de la ŝtonindustrio al la bronzindustrio ne estis sinkrona en la diversaj civilizacioj; (vs) sinkronaj tabeloj (prezentantaj sur pluraj kolumnoj la faktojn, okazintajn samtempe en diversaj landoj); Λ sinkrona studo de lingvo. sinoptika, diakrona.
Havanta la saman frekvencon k nulan fazan diferencon: sinkrona oscilo; (vs) sinkrona motoro, maŝino.
sinkroneco. Stato de du sinkronaj fenomenoj: la sinkroneco de tiuj du religiaj movadoj estas tre signifoplena; sinkroneco de du horloĝoj.
sinkronigi
Fari, ke du horloĝoj montru la saman, unuforman tempon.
Fari, ke du teknikaj movoj okazu en unu sama tempo: sinkronigi la bildojn k sonojn en filmo; sinkronigi la rapidojn de du maŝinoj.
Fari la elektromovajn fortojn (de du sistemoj) sinkronaj.
sinkronigilo. Aparato, certiganta la sinkronecon de filmo.
malsinkroniĝi (pp elektra maŝino, filmo ktp) Perdi la sinkronecon.
postsinkronigi. Aldoni al la jam registritaj bildoj sonojn aŭ parolojn.
sinkronoskopo. Instrumento por montri, ĉu du maŝinoj aŭ funkciantaj partoj agas sinkrone.