← Reen al S

PIV · 14291

siren¹o

siren1o
Fabela virinkorpa monstro, kies krurojn anstataŭis fiŝa vosto k kiu allogis per sia kanto la ŝipveturantojn, por pereigi ilin sur rifoj: Uliso k la sirenoj; ŝi en la riveron falis, ŝiaj vestoj sin disetendis k kvazaŭ sirenon ŝin ankoraŭ portis Z; (f) tiu forlogis min per sia sirena kanto Z.
Alloga senkora koketulino.
Laŭtega avertilo, ĉe kiu la sono estas produktata per trablovo de aerfluo tra truaj diskoj, k kiu estas uzata sur ŝipoj, en fabrikoj, por kontraŭaviadilaj alarmoj ks.
Ano de sirenoj.
sirenoj Ordo (Sirenia) de herbomanĝantaj mamuloj, vivantaj en akvo ĉe marbordo aŭ en riveroj k lagoj, kun balensimila vosto, sed kun plataj dentoj, parencaj al la elefantoj, k al kiu apartenas manato k dugongo.