PIV 2026 · Artikolo 14350

★skarlato

Litero S★ Fundamenta

★ skarlato ŝtofo kun brilege sangoruĝa koloro: kaj la virino estis vestita per purpuro kaj skarlato NT nun ĉie en la urbo hela skarlato pendis B ➞ karmezino, karmino, punco.
skarlata el skarlato; kun la koloro de skarlato: li surmetis al li skarlatan mantelon NT la brilo de la suno iĝadis ĉiam pli skarlata, ĉiam pli simila al brulruĝo LiZ