PIV · 14399
-skop/
-skop/ 💡 Suf., montranta:
1 aparaton, per kiu oni povas observi, detekti ks plejofte nevideblajn fenomenojn: galvanoskopo, mikroskopo, elektroskopo, spektroskopo, teleskopo;
2 ⚕ instrumenton aŭ aparaton, kiu ebligas la esploradon de organo, plejofte per rigardo en ĝia interno: oftalmoskopo, peritoneoskopo.
-skopio. Arto uzi tian ilon, tekniko de ĝia uzo: rektumoskopio, bronkoskopio, radioskopio. Rim. La vortfino skopo troviĝas en neanalizeblaj vortoj: endoskopo, makroskopa, stroboskopo k.a..