← Reen al S

PIV · 14443

slip⁵o

slip5o. Kartona aŭ papera folieto, de formato taŭga por esti facile klasebla, k servanta por ricevi skribajn notojn, kiujn oni povas aranĝi laŭ ia ordo: slipoj de biblioteko; la tuta vortaro estas ankoraŭ nur sur slipoj.
sliparo. Tuto de la slipoj, sisteme uzataj por unu celo.
slipujo. Kesto, meblo, por ricevi slipojn k taŭge prezenti ilin laŭbezone.
surslipigi. Meti sur slipo(j)n: surslipigi sian libraron.