PIV · 14534
somnambul¹o
somnambul1o ⚕ Homo nerve malsana, kiu dum dormo senkonscie k senmemore iras, parolas k agas, kvazaŭ li estus maldormanta k konscia: ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo k sidis tie kiel somnambulino Z.
somnambulismo
1 Sindromo, karakterizata de celhavaj kondutoj (movaj, parolaj), kiuj tamen ne estas rememorataj.
2 Psika stato en profunda hipnoto videble normala, sed fakte tute sub la regado de sugestio.
3 Dumdorma marŝado, ne malofta ĉe infanoj.