← Reen al S

PIV · 14606

spekul/i

spekul/i (ntr) £ Investi monon aŭ fari negocon, esperante profiton k riskante perdon, kiuj dependas ne de la entreprenanto, sed de la varioj de la kurzoj aŭ prezoj: spekuli pri la greno; spekuli ĉe la borso.
spekula. Rilata al financa aŭ komerca spekulaĵo: tio estas alte spekula investo; spekulaj manovroj.
spekulado. Financa operacio pri varoj aŭ bienoj kun la espero ricevi profiton el la revendo aŭ la ekspluatado: la spekulado estas bazita sur la taksado de la evoluo de la merkato.
spekulaĵo. Afero, pri kiu oni spekulas.
spekulanto. Tiu, kiu spekulas.