PIV · 14703
stafilokok/o
stafilokok/o 🔬 G. (Staphylococcus) de eŭbakterioj, kies globaj ĉeloj ĝenerale prezentiĝas en malgrandaj, kompaktaj grupoj, iom similaj al grapoloj de vinberoj; ĉieestaj, abundaj sur la haŭto de mamuloj, i.a. de la homo: la ora stafilokoko (S. aureus), ordinara loĝanto en la nazkavo de la homo, povas fariĝi danĝere patogena al diversaj korpopartoj.
stafilokokozo. Malsano, kaŭzata de stafilokokoj.