PIV 2020 · 14711
staki/o
staki/o 🍁 G. (Stachys el lamiacoj) de plantoj – unu- k plur-jaraj herboj, arbustetoj k arbustoj – kun kontraŭe duopaj folioj k kun ruĝaj, flavaj aŭ blankaj, dulipaj floroj ĝenerale en apeksaj spikoj el ŝajnverticiloj; ĉ. 300 sp-oj el la mezvarmaj k varmaj regionoj, kelkaj kultivataj por ornamo aŭ legomo.
oficina stakio. Sp. de stakio (S. officinalis, sin. Betonica o.) el Eŭropo, Azio k N Afriko, medicine uzata. ☞ betoniko.
tubera stakio. Sp. de stakio (S. affinis, sin. S. tuberifera) el Ĉinio, kun maldikaj rizomoj, produktantaj tuberojn manĝatajn kuiritajn.
stakiozo Ⓚ Sukero, tetrasakarido troviĝanta en plantoj, precipe el la fam. lamiacoj, sed ankaŭ en la semoj de fabacoj.