PIV 2020 · 14714
★stal/o
★stal/o
1 Konstruaĵo, servanta kiel loĝejo por brutoj: fajraj ĉevaloj blekis en la stalo Z; la porkejo konsistis el tri staloj; stalo por bovinoj; ŝafostalo; Mi faros el Raba stalon por kameloj X.
2 Tuto de la vetkuraj ĉevaloj, apartenantaj al unu posedanto, aŭ dresataj en unu ĉevalejo. ☞ stalfako.
stali (ntr) Resti en stalo (precipe dum vintro).
enstaligi. Meti en stalon.