← Reen al S

PIV · 14757

★steb/i

steb/i (tr) Kudri (du pecojn de ŝtofo) tiamaniere, ke la kudrilo, trapikinte la du pecojn, retroiras k denove pikas ilin iom dekstre de sia elirpunkto, k la fadeno formas ĉe la supra flanko kontinuan linion: permane oni stebas per unu fadeno; permaŝine oni stebas per du fadenoj.
stebo. Unu kompleta tiro de la fadeno(j) laŭ tiu metodo, tra du truoj.
stebmaŝino. Maŝino por stebi per du fadenoj, el kiuj unu estas en la navedo k la alia tredita tra stebilo; ĝi funkcias mane aŭ per pedalo, sed plejofte elektre.
stebilo. Speco de dika kudrilo, uzata en stebmaŝino.
stebistino. Kudristino, laboranta per stebmaŝino.