PIV · 14759
steg/o
steg/o Ⓣ Peco, kiu kunligas du flankojn de objekto, du metalajn platojn ks, por plifortigi ilin, fiksi ilin en nevaria pozicio aŭ rezervi interspacon inter ili: meti stegojn por teni ŝanceliĝantan volbon, fenestran arkadon; stegoj de mineja galerio; stego de A-fosto; stego de ero de ĉenego; stego de segilo. ☞ rungo, stajo. Rim. rungo servas por pli bone kunteni elementojn de tutaĵo, stego precipe kontraŭstaras fortojn, kiuj misformus la objekton, stajo efikas per tirado.
stegi (tr) Fortikigi per stego(j).