PIV · 14771
stenograf³i
stenograf3i (tr) Per artefaritaj simpligitaj signoj, kiuj anstataŭas literojn, silabojn aŭ eĉ vortojn, skribi tiel same rapide, kiel oni parolas: stenografi prelegon, predikon, la debatojn de parlamento. Sin. steni.
stenografo, stenografado. Ago stenografi.
stenografaĵo. Stenografita teksto.
stenografi3o
1 Sistemo de signoj, por stenografi: la stenografio de Pitman, de Duployé, de Unesteno.
2 Arto uzi tian sistemon.
stenografia. Rilata al la stenografio.
stenografisto, stenografistino. Homo, kies profesio estas stenografi.