PIV 2026 · Artikolo 14799
stevardo
stevardo MARN AVIA oficisto, kiu zorgas pri la komforto de la pasaĝeroj en ŝipoj aŭ aviadiloj: la stevardo irus sur la ponton por diri al la ŝipestro, ke la manĝo en la oficira ĉambro pretas HGK
stevardino stevardo, kiu estas virino: la stevardino, kiu pasis koridore, malrapidigis sian iron CPi