PIV 2026 · Artikolo 14820

stipendio

Litero S

stipendio subvencio donata ĉiujare al lernanto por vivtenado dum la tempo de studado: en la lernejo li estis meze bona, ne sufiĉe sukcesa por ricevi stipendion cele al plua studado CPi dank’ al stipendioj pluraj latinamerikanoj povis partopreni trejnseminarion MGu
stipendii tr subteni iun aŭ ion per stipendio: stipendii studenton stipendii kurson
stipendiulo studento, kiu ĝuas stipendion.