← Reen al S

PIV · 14831

stokast/o

stokast/o 📈
Matematika modelo por aleatoraj eksperimentoj.
(pli precize) Funkcio difinita sur la aroj de la valoroj, kiuj reprezentas ĉiujn eblajn rezultojn de eksperimento. Sin. stokasta variablo.
stokasta. Rilata al stokastiko, stokastoj aŭ, pli ĝenerale, al aleatoraj fenomenoj: stokasta procezo, variablo; stokaste nedependaj okazaĵoj.
stokastiko. Probabloteorio k statistika teorio.
kvazaŭstokasto 💻 Unu el serio da nombroj kalkulitaj per formulo k uzataj kvazaŭ stokasto en simulado aŭ alia komputado: kvazaŭstokasta funkcio.