← Reen al S

PIV 2020 · 14837

stomat/o

stomat/o Buŝo (en kunmetaĵoj).
stomatito. Kn de la inflamoj de la buŝa mukozo: afta, mugeta, hidrarga stomatito.
stomatologo. Specialisto pri stomatologio.
stomatologio. Parto de la medicino, pri la buŝo k la dentoj.
stomatoskopo. Speguleto de kuracisto aŭ dentisto, por esplori la buŝon.
stomatoskopio. Arto k scienco esplori per stomatoskopo.