PIV 2020 · 14847
★strab/i
★strab/i (ntr)
1 Ne povi direkti ambaŭ okulojn al unu sama punkto.
2 (f) Rigardi de flanke, kun malica aŭ envia intenco: ŝiaj pupiloj strabis al la lito.
straba. Trafita de strabismo: straba infano; (f) mi aŭdis neniun riproĉan vorton, vidis nenian straban (malican) rigardon B.
strabe. En straba maniero: strabe rigardi la riĉaĵojn de la najbaro.
strabismo ⚕ Stato, en kiu ambaŭ okuloj de persono ne povas samtempe rigardi unu saman punkton (ofte nur unu el la okuloj estas tute sana): diverĝa, konverĝa strabismo; paraliza, konstanta strabismo.
strabulo. Persono straba: inter la blinduloj reĝas la strabuloj Z.
strabometro. Instrumento, uzata por mezuri la devion de la du vidaksoj en la strabismo.
strabotomio. Kirurgia transŝovo de iuj muskoloj, por korekti la strabismon.