← Reen al S

PIV 2020 · 14866

★streĉ/i

streĉ/i (tr)
Forte tiri suplan objekton k teni ĝin en pli longigita aŭ pli larĝigita stato: streĉi ŝnuron rigida; streĉi draton tra la vojo; streĉi nodon; streĉi pergamenon sur la aperturo; streĉi la tendotolon per lignaj najloj; (analoge) kiam la tamburo estis sufiĉe streĉita B.
En alta grado uzi sian korpan forton por ia movo, gesto: li pli fiere levis sian kapon, streĉis sian kolon Z; streĉi la muskolojn de la brakoj; streĉi siajn krurojn (por refreŝiĝi post sidado); la ĉevalo streĉis la orelojn; (analoge) streĉi la okulojn Z (pf).
(f) Uzi plej energie siajn psikajn fortojn, por atingi celon: mi streĉos ĉiujn miajn fortojn k nepre alvenos Z; streĉi la rigardon Z, la atenton B; streĉi sian memoron; vane vi streĉis viajn pensojn Z; li meditis tiel, ke lia cerbo estis forte streĉita Z; (analoge) streĉi la kuraĝon.
Apliki forton (de tiro, premo, flekso, tordo ks) al elasta korpo, por iel utiligi la rezultontan laboron: streĉi risorton B, tordostangon; (analoge) streĉi horloĝon B (ties risorton); li instruis miajn brakojn streĉi kupran pafarkon X.
🏠 Kunigi la tajlitajn ŝtonojn de arko aŭ volbo k kunfiksi ilin per ŝlosilo.
streĉa. Karakterizata de streĉo: la vivo devus esti streĉa batalo Z; streĉe laĉita korseto.
streĉo
Apliko de forto al parto de la korpo aŭ al pli-malpli elasta objekto: kiu transmovas ŝtonojn, faras al si difekton per streĉo Z; vundo de muskolo post streĉo; stango sub streĉo de tiro emas plilongiĝi; (f) teni la okulojn en streĉo Z; dank’ al la lasta streĉo de mia energio Z.  streĉolimo.
Ĉiu el la agoj de fortoj, kiuj deformas korpon: flekso, kunpremo, tordo, tiro, tondo.
streĉado. Longa aŭ ripeta streĉo: troa streĉado de la okuloj povas kaŭzi kronikan kataron Z; (f) hordaŭra streĉado de la atento estas peno, kiun infanoj ne kapablas.
streĉeco. Streĉiteco: ŝi senvive falis, tiel efikis sur ŝi la streĉeco, timo k doloro Z.
streĉiĝi. Iĝi streĉita: ŝtofo, kiu facile streĉiĝas; la naĝmembrano inter la fingroj tiel streĉiĝis, ke ĝi disŝiriĝis Z; ĉiuj ĝermis, rapide elkreskis, ĉio, kio havis vivon, streĉiĝis supren Z; li streĉiĝis sur la pintoj de la piedoj, por atingi la libron; (f) la haroj streĉiĝas Z (de teruro); streĉiĝi el la haŭto Z (pro subita surprizego).
streĉiĝo
Ŝanĝo de formo, kiun suferas korpo sub influo de tir-, prem- aŭ tordo-forto: streĉiĝo de trabo, de pontoplanko.
Uzo plej energia de io: tio postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la prudento k de la volo Z; ŝia penegado, per sia propra tro forta streĉiĝo, nepovebligis ĉiun progreson Z.
streĉilo. Io, kio servas por streĉi: streĉilo de drato; streĉilo de poŝhorloĝo.
streĉita
Tia, ke oni ĝin fizike streĉis: streĉita kaŭĉuka ŝnuro; streĉita arko; «Streĉita Kordo» (poemaro de Kaloĉajo).
Λ (pp parolsono) Tia, ke ĉe ĝia prononco la muskoloj estas streĉitaj pli ol ĉe sono, kun kiu oni faras komparon: ĝenerale la franclingvaj vokaloj estas pli streĉitaj ol la anglalingvaj.
(f) Ekstreme energia: streĉita marŝo B; ĉe tiu streĉita laboro ĝi rompis al si la femuron Z; la tuta mondo E-ista atendas kun streĉita atendo la rezultojn de viaj laboroj Z; ŝi pensis, ke forte streĉita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn de senlaboreco Z.
(f) Kriza: streĉitaj diplomatiaj rilatoj.
streĉiteco. Stato, karaktero de tio, kio estas streĉita: la streĉiteco de la politika situacio.
ĉirkaŭstreĉi. Stringi.
disstreĉi. Disigi per streĉo.
kontraŭstreĉi. Streĉi, por rezisti: estis tia vento, ke oni vere devis sin kontraŭstreĉi Z.
kunstreĉi. Kunigi per streĉo.
malstreĉi. Ĉesi streĉi: malstreĉu vin k iom ripozu; li estis kiel instrumento, kies kordoj malstreĉiĝis k ne plu povas soni Z; malstreĉita kablo, risorto.
malstreĉa. Ne rigida, ne strikta. loza.
trostreĉi. Tro forte aŭ ofte streĉi: cerba, lerneja trostreĉado.
sukstreĉo 🍁 Ŝvelo de planto pro premo de la suko.
ŝustreĉilo. Aparato, kiun oni enmetas en ŝuojn ks, por konservi ilian formon.