PIV 2020 · 14870
streptokok/o
streptokok/o 🔬 G. (Streptococcus) de aertoleraj eŭbakterioj kun pli-malpli globaj ĉeloj duope aŭ katenete ariĝintaj: ĉe la homo iuj sp-oj estas kunvivantoj en la buŝo k la supraj spirvojoj, dum aliaj estas patogenaj k estigas ekz. anginojn (S. pyogenes) aŭ pneŭmoniton (S. pneumoniae). ☞ pneŭmokoko.
streptokokozo. Malsano, kaŭzata de streptokoko.