PIV · 14901
★strut/o
★strut/o ♉ G. (Struthio) de grandaj, primitivaj birdoj senkarinaj, kun longaj kolo k kruroj, kun ĉiu piedo nur dufingra, nekapablaj flugi, sed tre rapidkuraj; nur unu nuna sp., S. camelus, vivanta en Afrikaj dezertoj k stepoj: gloros Min la bestoj de la kampo, ŝakaloj k strutoj X.
struta
1 Rilata al struto: strutaj plumoj.
2 (f) Rifuzanta konstati la realaĵon malfavoran: struta politiko.
strute. Laŭ la maniero de struto: (f) enŝovi strute sian kapon en la sablon; strute fermi la okulojn antaŭ la faktoj.
strutoformaj. Ordo (Struthioniformes) de senkarinaj birdoj, ampleksanta nur struton.