← Reen al S

PIV · 14915

stupor/o

stupor/o
Stato de konscioperdo, tia ke la paciento respondas al nur tre forta stimulado.
(f) Obtuza senmoviĝo pro fortega surprizo aŭ timo.
stupora. Trafita de stuporo: li restis stupora antaŭ la kadavro.
stupori (ntr) Senti stuporon.
stuporiga. Kaŭzanta stuporon: opio estas stuporiga drogo.