PIV · 14932
sublim/a
① sublim/a. Tiel distingiĝa per sia alteco, nobleco aŭ alia impresa eco, ke ĝi inspiras ian kvazaŭreligian respekton, admiron aŭ timon: sublima montego, tempesto, heroismo, memofero, amo, beleco, genio, poeto; la sublimeco de la unua ĉapitro de Genezo.
sublimigi
1 Fari sublima.
2 Ψ Transformi krudan instinktan (precipe seksan) pratendencon, havigante al ĝi novajn objektojn akordajn kun la socia vivo: futbalaj matĉoj ne ĝuus tioman intereson, se ne vivus en la homoj, sublimigite, praa deziro batale venki rivalan tribon.