PIV 2020 · 14939
substanc²o
substanc2o
1 Ĉiu aparta speco de materio: poroza, peza, travidebla substanco; substanco de vegetaĵa origino; ❤ la griza substanco (konsistanta ĉefe el ĉelaj korpoj de neŭronoj), la blanka substanco (el nervaj fibroj) de la mjelo k cerbo.
2 La esenca aŭ plej grava parto de io; tio, kio estas vere reala en io: la substanco de lia rezono, de la prelego; enestas en tiu libro malpli da substanco ol da brilo.
3 Φ Daŭra realaĵo, konceptata kiel subportanta k unuiganta la ŝanĝiĝantajn fenomenojn percepteblajn per la sensoj, k kiel manifestiĝanta per ili: la distingo inter la substanco k ĝiaj akcidencoj, bazo de la Aristotela doktrino, estis alprenita de la katolika eklezio por formuli la dogmon de la eŭkaristio; Filo, […] plena bildo de Lia substanco N.
substanca. Rilata, apartenanta al la substanco: la substanca realaĵo; (f) fari substancajn ŝanĝojn en la projekto (esencajn).
samsubstanca. Havanta tian saman substancon, kiel iu, io alia: La Patro, la Filo k la Spirito Sankta estas samsubstancaj; Jesuo Kristo […] samsubstanca kun la Patro (Simbolo de Niceo).
transsubstancigado. ✞ En la katolika teologio, ŝanĝo de la substanco de pano k vino en la karnon k sangon de Jesuo Kristo sen ŝanĝo de la formo.