PIV · 14987
sulfon/o
sulfon/o Ⓚ Organika substanco kun ĝenerala formulo R-S(O2)-R. Rim. sulfon/ estas uzata kiel mll de sulfonat/ en kunmetaĵoj: sulfonamido.
sulfonato. Salo aŭ estero de sulfonata acido kun ĝenerala formulo R-S(O2)OH: p-toluensulfonata acido, CH3-C6H4-S(O2)OH estas grava reakcianto.
sulfonamido. R-S(O2)NH2, amido de sulfonata acido: multaj sulfonamidoj estas baktericidaj. Sin. sulfamid/o (⚗).
sulfonilo. La radiko ≻SO2 en organikaj molekuloj: p-toluensulfonila klorido CH3C6H4S(O2)Cl, estas grava sinteza k analiza reakcianto. ☞ sulfurilo.