PIV 2026 · Artikolo 14997
Sumero
Sumero GEOG HIST dum la antikveco regiono de Mezopotamio, sudoriente de Babilono, nun en Irako. سومرSumer
sumera rilata al Sumero, la sumeranoj aŭ ilia lingvo: la sumera religio la sumera arto la sumera juro la sumera rakonto de la Diluvo la tradicio asertas, ke la skribado unue aperis en la sumera periodo, 3,5 jarmilojn antaŭ la komuna erao PGr
sumerano ano de la ĉefgento de Sumero, kiu ĉ. la 5a jarmilo a.K.E. kreis unu el la plej antikvaj civilizacioj.