PIV · 15007
superlativ¹o
superlativ1o Λ Komparacia grado, per kiu oni esprimas:
1 ke iu aŭ io posedas econ pli aŭ malpli, ol ĉiuj aliaj (superlativo relativa; ekz.: ŝi estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi Z; vi estis la plej bela el la homidoj X; ĝi estas la plej bona afero en la mondo, sur la tero);
2 ke iu aŭ io posedas iun econ en plej alta grado (superlativo absoluta; ekz.: lia edzino estas tre laborema, sed ŝi estas ankaŭ tre kriema Z).