PIV 2026 · Artikolo 15042
suŝio
suŝio KUIR tradicia japana manĝo el iom vinagrita glueca rizo, kutime kovrita aŭ ĉirkaŭvolvita per ovaĵo, legomoj, kruda fiŝaĵo aŭ alia ingredienco.
suŝiejo restoracio, kie oni manĝas precipe suŝiojn.
bulsuŝio suŝio en formo de bulo.
kub1suŝio suŝio en formo de kubo.
rulsuŝio suŝio en formo de rulaĵo.