← Reen al S

PIV · 15047

suveren/o

suveren/o Z
Tiu, kiu en regno havas la plej superan povon: la suvereno de Rusujo; en demokratio la popolo mem estas la suvereno.
Brita ora monero, valoranta unu pundon.
suverena
Submetita al nenia limigo, kontrolo aŭ aŭtoritato: suverena lando, potenco; suverena kortumo; la suverena pontifiko (papo).
Tia, ke ĝi atingas plej altan gradon: la suverena bono; suverena lerteco, rimedo; (ironie) kun suverena malestimo.
suvereneco
La plej supera povo interne de regno.
Sendependeco de regno en ĝiaj eksteraj rilatoj: la regna suvereneco estas preteksto por protekti la ŝtatajn krimojn.