PIV 2026 · Artikolo 1505

azimuto

Litero A

azimuto ASTR GEOD horizontala direkto de astro rilate al observanto; angulo inter la nordo aŭ sudo kaj la punkto, kie vertikala cirklo tra la astro tuŝas la horizonton; kalkulata dekstrume desude en astronomio, denorde en geodezio. ➞ altitudo.
magneta azimuto angulo formita de la geografia meridiano de loko kaj la magneta nordo.