PIV · 15058
★sven/i
★sven/i (ntr)
1 Perdi dum kelkaj momentoj la konscion k movkapablon: la malsanulo svenis, rigardante la preparojn al la operacio Z; la bela Sara kuŝis sveninte Z; ĉiu barelo malbonodoras tiel, ke la homoj svenas de tiu odoro Z.
2 (f) Malaperi, disperdiĝi: la nebulo svenis ĉe la sunleviĝo; rigardi la fumon sveni en la aero; la ĉarmo de la originalo ne svenas en ĉi tiu traduko.
sveno
1 Provizora perdo de la konscio: ŝin subite atakis sveno Z; la sveno de Sara havis tute apartan kaŭzon Z.
2 Malapero, foriĝo: la sveno de la lastaj notoj de la muziko en la nokto.
sveneto. Vazomotora perturbo, kun svena impreso.
svene. En svena stato: fali svene Z; (f) la vortoj duonsvene forsonis preter liaj oreloj Z.
svenigi. Fari, ke iu svenas: duone svenigita per la bato, li falis B; tia fetoro tuj svenigos min.