← Reen al Ŝ

PIV · 15207

ŝrump⁶i

ŝrump6i (ntr) Kuntiriĝi k sulketiĝi de sekeco, maljuniĝo ks: la granda folio de lapo ŝrumpis, k de ĝi restis nur flava sekiĝinta trunketo Z; ŝi sidis en formo de ŝrumpinta rano Z; post la klimaktero mi iel ŝrumpis U; (f) la tero ŝrumpis sub la flugmaŝino en pilkon K; la animo senforte falis en la profundon, tute ŝrumpinta Z.
ŝrumpado. Statŝanĝo de io, kio ŝrumpas: observu la ŝrumpadon de pomo k vi vidos […]; (f) ŝrumpado de miaj enspezoj.
ŝrumpigi. Fari, ke io ŝrumpu: la varmego ŝrumpigis la paperfolion.