← Reen al T

PIV 2020 · 15263

★taĉment/o

taĉment/o Elemento de trupo, armeo aŭ floto, al kiu oni komisiis apartan mision: kunliga, sabotada, esplora taĉmento; eliris el la tendaro de la Filiŝtoj tri taĉmentoj da ekstermantoj X; Li sendis sur ilin taĉmenton da malbonaj anĝeloj X; li dividis la homojn, kiuj estis kun li, k la ŝafojn k la bovojn k la kamelojn, en du taĉmentojn X; antaŭe marŝis tuta taĉmento da tamburistoj Z; artileria taĉmento; taĉmentestro X.
taĉmenti (tr) Apartigi k sendi kiel taĉmenton: li taĉmentis du skadrojn, por kovri la dekstran flankon de la kolono.