PIV · 15336
★tamen
★tamen. Cirkonstanca morfemo, signifanta «malgraŭ tio»: ŝi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton Z; la knabo estis enlitigita. La maljuna avo tamen restis ĉe sia laboro Z; seninfana estis la edzeco de la rabeno, tamen ĉirkaŭ li ne mankis vivado k moviĝado Z; Jakob havis dek-du filojn, tamen pri sia Jozefo li ploris per sangaj larmoj Z; li havis filinon belan, sed blindan, kio tamen ne ŝajnis manko por ŝi Z. Rim. 1 tamen estas ofte akompanata de konj. (kaj, sed) aŭ ĝi sekvas koncedan subjunkcion, por esprimi pli akcentan kontraŭecon: ni estas diversgentanoj, k tamen ni sentas nin kiel samgentanoj Z; maro ĉiujn riverojn ricevas, k tamen ne krevas Z; k tamen ekzistas ankoraŭ savo por ŝi! Z; ŝi evitadis la manojn de la pasantoj, ŝi preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis Z; sed tamen la prudento necesigas min venki la naturon Z; la estraro havas konsiderojn subtilajn: malgraŭ ke estas malproksime, ĝi tamen notas al si en la cerbo Z; kvankam ili loĝis en kelo, tamen agrabla varmo regis en ilia ĉambro Z; la sorto donis al mi rolon, kvankam tre flatan, tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan Z. Rim. 2 Sed montras kontraŭecon aŭ limigan kondiĉon pli fortan ol tamen; kontraŭe montras kontraŭecon en loko aŭ en situacio de personoj, aferoj aŭ ideoj; dum ankaŭ povas montri kontraŭecon, sed nur ĉe samtempeco.