PIV · 15351
tanĝ/i
tanĝ/i (tr)
1 ∆ a) Esti tanĝanto de, aŭ esti tanĝanta ebeno de. b) (pp kurboj) Havi komunan tanĝanton.
2 Apenaŭ tuŝeti: insekto, kiu tanĝas la supraĵon de lageto.
tanĝanto ∆ a) (pp kurbo) Rekto, kiu estas limeso de rektoj sekcantaj la kurbon en du punktoj, kiam la sekcopunktoj strebas al donita punkto. b) (pp surfaco) Tanĝanto al kurbo en la surfaco.
tanĝa. Rilata al tanĝantoj: tanĝa ebeno, fasko.