← Reen al T

PIV · 15354

tank⁹o

tank9o Speco de kirasita aŭtomobilo, sin movanta per turniĝantaj larĝaj raŭpoj anst. radoj: la unuaj tankoj aperis dum la unua mondmilito en 1916; tankodivizio, tankotrupoj.
tankisto. Soldato, kiu batalas en tanko.
kontraŭtanka. Destinita haltigi aŭ detrui la tankojn: kontraŭtanka grenado, fosaĵo, brigado.