PIV · 15410
taŭz/i
taŭz/i Z (tr)
1 Malordigi, tirskuante aŭ ĉifante: matena venteto gaje taŭzis ŝian malpezan robon; taŭzi la harojn al iu; (pf); la taŭzita pajlaĵo de la kabana tegmento.
2 (f) Malmilde trakti per skuado aŭ tirado: la policanoj iom taŭzis la kaptitan ŝteliston; (f) li alvenis kun mieno taŭzita de teruro.
taŭzo, taŭzado. Ago de iu, kiu taŭzas.
taŭzeti. Facile, mokete taŭzi.
distaŭzi Z. Komplete malordigi per taŭzado.