PIV 2026 · Artikolo 15508
tenera
tenera montranta mildecon kaj varmecon de sentoj: tenera edzo Ko tenera kareso CPi reciproka tenera korinklino UMa la mastro tenere kisis la freŝan vizaĝon OE
tenero tenera sento: li igis min senti amon, teneron, kompaton al li CPi li denove ŝin brakumis kaj premis sian vizaĝon al la ŝia kun granda tenero FDi mi kapablas senti feliĉon, teneron, amon UMa
tenereco varma delikateco de la sentoj: bela ĉevalido povas veki tenerecon CPi la tenereco de liaj ampoemoj MBo inundis Agripinan ondo de tenereco al ŝia onklo ALö