PIV 2020 · 15551
★teras/o
★teras/o
1 Alta ebena teramaso, subtenata per masonaĵo k aranĝita en ĝardeno por ĝuigi belvidon aŭ faciligi promenadon: antaŭ la kastelo etendiĝas vasta teraso. ☞ altano, balkono, belvedero.
2 Ebena areo apud konstruaĵo (trinkejo, restoracio k.a.), kie eblas sidi por manĝi k trinki.
3 Ebena tegmento kun balustrado: li fumis cigaredon sur la nefermita teraso Z.
4 🌄 Ebena larĝa benko, interrompanta deklivon.
5 ⛨ Figuro en formo de horizontala mallarĝa strio en la malsupra parto de blazonŝildo.
terase. Formante serion da terasoj: terase kulturata montodeklivo; terase aranĝita parko.