PIV 2020 · 15568
teritori²o
teritori2o
1 ♉ (pp bestoj aŭ homoj) Spaco, kiun rezervas al si individuo aŭ grupo, defendante ĝin kontraŭ enveno de fremduloj.
2 Parto de la tersurfaco sub difinita respondeco aŭ jurisdikcio: sur la tuta teritorio de la palaco malaperis la ordo B; π la teritorio de la mezepokaj italaj komunumoj; teritorio de milita regiono; aŭtonoma teritorio; okupaciataj teritorioj.
teritoria. Rilata al teritorio: teritoriaj posedaĵoj, akiraĵoj; plano por la raciigo de la teritoria mastrumado; teritoria armeo (por la defendo de la teritorio).
eksterteritoria ⚖ Ne submetita al la leĝoj de la koncerna teritorio: ambasadorejoj estas eksterteritoriaj rilate al la lando, en kiu ili troviĝas, k laŭ la internacia juro estas parto de la lando reprezentata; rajto pri eksterteritorieco.