PIV 2026 · Artikolo 15611

tetanoso

Litero T

tetanoso MEDI infekta malsano, kaŭzata de la toksino de la tetanosa bacilo (Clostridium tetani) kaj karakterizata de ege doloraj kontrakturoj. ➞ trismo.
kontraŭtetanosa destinita kontraŭbatali tetanoson: manke de kontraŭtetanosa serumo, la prognozo de tetanoso estas tre grava