PIV 2020 · 15654
★ties
★ties. Morfemo kun pron-a rolo, signifanta «de tiu(j) aŭ de tio» k uzata precipe en tri okazoj:
1 kiam la responda rilata prop. antaŭas: kiu difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj Z;
2 kiam ĝi respondas al «kies»: kies panon oni manĝas, ties vorton oni parolas Z; kies monon mi prenas, ties ŝuldanto mi fariĝas;
3 kiam ĝi reprezentas vorton, kiu ne estas la subjekto de la antaŭa prop: la infano ludis kun sia pupo, k subite ties kapo frakasiĝis («ĝia kapo» povus signifi «la kapo de la infano»); la kuracisto kliniĝis antaŭ la fremdulo, k laŭ ties deziro oni transportis lin en hospitalon; unu nacio imagas k taksas la alian laŭ ties literaturo; la trafiko de la urbo k eĉ de ties ĉirkaŭaĵo estas tre vigla.