PIV 2026 · Artikolo 15662

★tigro

Litero T★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. tigrin/o
  2. sabr/o/dent/a tigro
  3. tasmani/a tigro
★ tigro ZOOL rabobesto, speco de pantero, flava kun vertikalaj malhelaj strioj. specio Panthera tigris ➞ rori.
tigrino inseksa tigro: ĵaluza kiel tigrino
sabrodenta tigro smilodonto.
tasmania tigro ZOOL tilacino.