PIV 2026 · Artikolo 15668

tiktako

Litero T

tiktako alterna regula sono, kiel tiu de meĥanika horloĝo: aŭdiĝis nur la ritma tiktako de malnova pendhorloĝo CPi ĉe ĉiu tiktako de la horloĝo la glavo faris tremetantan movon de supre malsupren kaj returnen HBu ➞ tik-tak.
tiktaki ntr aŭdigi tiktakon: en la ĉambro eĉ ne horloĝo tiktakas HBu en Azio tiktakas prokrasta bombo de ekonomia krizo kaŭzita de la ŝtata ŝuldo IsT