PIV 2026 · Artikolo 15673

★tilio

Litero T★ Fundamenta

★ tilio BOTA nordhemisfera falfolia arbo, kun pintaj plej ofte korformaj folioj kaj kun flavetaj odoraj floroj en infloreskoj; pluraj specoj estas orname kultivataj, kelkaj medicine uzataj; la ligno, ĝenerale blanka, nepeza kaj mola, estas utiligata por tornaĵoj, lignoskulptaĵoj k.a. genro Tilia ĉarme odorantaj tilioj Z ➞ malvaco.
tilia rilata al tilio: infuzaĵo el tiliaj floroj