PIV · 15698
tinktur/o
tinktur/o
1 Likva substanco, por kolorigi teksaĵojn, fadenojn aŭ harojn per sorbado.
2 ⚗ Alkoholaturo: safrana tinkturo de opio Z; benzoa tinkturo; joda tinkturo.
tinktura. Rilata al tinkturo: la tinktura industrio.
tinktur2i (tr) Kolorigi per tinkturo: tinkturi bluan robon nigra; tinkturi al si la harojn.
tinkturado. Ago de iu, kiu tinkturas.
tinkturejo. Loko, butiko, tenata de tinkturisto.
tinkturisto. Homo, kies metio estas kolorigi aŭ senmakuligi teksaĵojn.