PIV · 15700
★tint/i
★tint/i (ntr) Interfrapiĝante, eligi klaran, iom tremantan sonon: pli ol necese tintis liaj oraj spronoj Z; tintis la kristalaj glasoj; la malliberulo, kiun la tintanta fera ringo vekas el la sonĝoj de la libereco Z; la monon tiuj sentis jam tintadi en la poŝo K; (analoge) li trenis sabron k tintis per spronoj G; ŝi iom tinti sur fortepiano povas Z; ili tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David Z; tinti sur gitaro.
tinta. Tia, ke ĝi tintas: en poŝo oro tinta K.
tinto, tintado. Sono de io tintanta: kun bruo k tinto la faraono eniris en la salonon B; aŭdiĝis tintado de la glavoj; tintado de la marteloj sur la amboso.
tintigi. Fari, ke io tintu: tintigi monerojn en la mano; tintigi la glasojn (honore al iu); (f) tintigi la rimojn.
tintilo. Malplena metala sfereto, entenanta metalan globeton, kiu per skuiĝo estigas sonon: sonado de tintiloj de muloj Z; (analoge) tintilo de biciklo.
tintilaro 𝅘𝅥𝅰 Instrumento, konsistanta el tintiloj.
ektinti. Subite tinti: tia malbono, ke ĉe ĉiu, kiu tion aŭdos, ektintos en ambaŭ liaj oreloj Z.
kraktinti. Eligi komplikan klaran sonon: ne kraktintu tiel per via ĉeno, li diris al la hundo Z; la glavoj k armaĵoj kraktintis Z.